Ĉinio fariĝis konata kiel monda potenco en sporto, sed spertas grandajn malfacilojn por influi la internacian kulturan scenon, aparte popolan kulturon. Ekzemple, kiam Usono firmiĝis kiel mondpotenco, tio estis akompanata ne nur de la firmiĝo de la lando kiel sporta potenco, sed ankaŭ de internaciigo de holivudaj filmoj, rapidmanĝaĵo kaj muzikstiloj kiel ĵazo, popo kaj rokenrolo.
中国已成为世界体育强国,但在国际文化舞台特别是大众文化领域的影响力仍面临重大挑战。以美国崛起为例,它在成为世界强国的过程中,不仅伴随着体育实力的提升,更通过好莱坞电影、快餐文化以及爵士、流行和摇滚等音乐风格的全球化传播实现文化输出。
泡泡玛特门店展示的Labubu系列产品
Komence de la 1990-aj jaroj, kiam Japanio estis rigardata kiel mondpotenco de la estonteco pro la rapida kresko de ĝia ekonomio, brazilaj televidkanaloj elsendis plurajn japanajn animaciojn kaj dramseriojn pri superherooj. Mi havas brazilan amikon en Ĉinio, kiu ankoraŭ nun, jardekoj post tio, daŭre scipovas kanti en la japana la temkanton de unu el tiuj dramserioj. Tiu ekzemplo klare montras la gravecon de milda povo por la publika bildo de iu lando. La japana ekonomio stagnis post tiu momento de rapida ekonomia disvolvo, sed la internacia influo de la lando en la kultura kampo solidiĝis en sektoroj kiel rolkostumado, bildrakontoj kaj animacioj. La Korea Respubliko, siavice, trovis sian lokon en la internacia amaskultura sceno per K-popo kaj la sukceso de kelkaj filmoj kiel Parazito kaj la dramseio Squid Game.
上世纪90年代初,日本因经济快速增长被视为未来强国,巴西电视台曾大量播放日本动画和超级英雄剧。笔者有位在中国的巴西友人,时隔数十年他仍能用日语演唱当年某部剧的主题曲。这个案例生动展现了文化软实力对国家形象塑造的关键作用。尽管后来日本经济陷入停滞,但其在角色扮演、动漫等领域的文化影响力已深入人心。同样,韩国也通过流行音乐,《寄生虫》《鱿鱼游戏》等影视作品在国际大众文化领域占据一席之地。
Sed kio pri Ĉinio? Kiel klarigi, ke antikva civilizacio kun kulturo tiom riĉa kaj bunta, kiu dum longa tempo estis la centro de la kultura vivo en la Orienta Azio, ne sukcesas gajni tiom da atentoj en la internacia sceno de muziko, kinarto, pentrarto kaj skulptarto, malgraŭ tio, ke ĝi havas elstarajn artistojn en tiuj kampoj?
反观中国,这个拥有绚丽多彩的古老文明、长期作为东亚文化生活中心的国度,在音乐、电影、绘画和雕塑等艺术领域拥有杰出的艺术家,为何难以获得同等的国际关注?
中国文化国际化的初步探索
Ajna homo vivanta en Ĉinio povas ne nur facile konstati la viglan kulturan vivon de la lando, sed ankaŭ rimarki, ke la lando tre rigardas al si mem. En preskaŭ dek jaroj en Ĉinio mi akompanis, ekzemple, la populariĝon de tradiciaj ĉinaj vestaĵoj, aŭskultis sinsekvajn kantojn kaj muzikistojn, kiuj fariĝis modo en la lando, vizitis ekspoziciojn de ĉinaj pentristoj kaj skulptistoj kaj konis verkojn de nuntempaj kaj pasintaj kaligrafoj.
任何在中国生活的人都能切身感受到中国活跃的文化生活和强烈的文化自觉。在中国工作近十年期间,我见证了汉服文化的兴起,聆听了风靡全国的流行音乐,参观过中国画家与雕塑家的展览,还领略过古今中国书法家的墨宝。
Mi ankaŭ estis fascinita de la disvolvado de kinarto kaj literaturo de Ĉinio, kaj tio stimulas min pli kaj pli profundiĝi en tiun novan mondon, kiu malfermiĝas antaŭ la okuloj de tiu, kiu elektas vivi en Ĉinio. Sed la ĉina kulturo estas kreata de ĉinoj kaj por ĉinoj.
中国电影与文学同样令我着迷,不断激励我进行更深入的探索。不过,中国文化本质上是由中国人创造、为中国人服务的。
En la lastaj jaroj mi notis interesan fenomenon: Samkiel ĉinaj firmaoj, tradicie pri la enlanda merkato, nun esploras merkatojn eksterlande, ankaŭ la amaskultura ĉina sektoro donas siajn unuajn paŝojn al internaciiĝo. Mi ekrimarkis tion antaŭ la pandemio, kiam TikTok fariĝis sukcesa eksterlande. En tiu sama epoko, mi konis francan junulinon, kiu ŝategas la ĉinan ŝumarkon Feiyue, kiu profitis sian viziton al Ĉinio por viziti vendejojn de tiu marko kaj aĉeti modelojn netroveblajn en Eŭropo. Kreita en 1950 kiel marko de ŝuoj por praktikado de kungfuo, la marko Feiyue, kun sia retro-minimumista dezajno, populariĝis en la sceno de alternativa modo en Eŭropo.
近年来,中国品牌正经历着从本土化到国际化的转型。2020年之前,TikTok就在国外很成功了。飞跃牌中国鞋的国际化路径也颇具代表性。这个于1950年代正式命名的武术训练鞋品牌,凭借极简复古设计在欧洲走红。疫情期间,更有法国年轻人为购买飞跃鞋,专程来中国采购。
Labubu现象解析
Lastatempe ĉinaj amaskomunikiloj priatentas la populariĝon de la pupeto Labubu de la marko Pop Mart. Ikona kreaĵo de la hongkonga dezajnisto Kasing Lung, Labubu apartenas al serio de monstroj, kiuj miksas elementojn de eŭropaj fabeloj kun tiujn de la ĉina popolkulturo, kun iom da humoro kaj pufeco. Fondita en 2010, Pop Mart furoris en Ĉinio, esplorante la merkatan niĉon de kolektocelaj kaj artaj ludiloj kaj profitis la ondon de surprizaj skatoloj, kiuj fariĝis modo en la lando nelonge post mia transloĝiĝo al Pekino.
香港设计师龙家升创作的Labubu潮玩形象,完美融合了北欧神话和中国民间文化元素。其母公司泡泡玛特通过盲盒营销模式,在中国市场取得爆发式增长。
Mi eĉ konis persone la fondinton de Pop Mart, Wang Ning, dum forumo de junaj entreprenantoj. Li estas junulo kun tipaj kutimoj de Z-generacio, kiu tute ne aspektas esti ekzekutivo de granda firmao. Eble ĝuste pro tio, ke li estas tiom juna, ke li sukcesis identigi niĉon de merkato fokusigita specife sur la bezonoj de Z-generacio kaj tiel transformi sian negocon en monda furoro. Pop Mart ankaŭ faras kunkreaĵojn partnerece kun aliaj markoj, kiel Disney, Harry Potter kaj NBA. En 2020 mi havis najbarinon, kiu kutimis aĉeti pupojn de la serio Harry Potter. Ŝi volis havi la tutan kolekton, inkluzive de la raraj pupoj anoncataj en interreto kontraŭ alta prezo.
我在青年英才论坛上见过泡泡玛特的创始人王宁。他表现出Z世代的特质,完全看不出他是一个大公司的CEO。这位年轻人凭借对同龄人消费心理的精准把握,将小众收藏品发展成全球现象级业务。泡泡玛特还与其他品牌合作,推出联名产品,例如迪士尼、哈利·波特和NBA系列。2020年,我有位邻居特别喜欢购买哈利·波特系列的盲盒娃娃。她想集齐全套收藏,甚至包括网上宣传的高价稀有款玩偶。
Labubu estas la plej freŝa komerca fenomeno de Pop Mart. La pupo fariĝis tre ŝatata de konsumantoj en Ĉinio kaj aliaj landoj, kun granda engaĝiĝo ankaŭ en sociaj retejoj, kie filmetoj pri malfermo de surprizaj skatoloj ricevis pli ol kvar milionojn da vidoj en du semajnoj, kaj pli ol 11 mil rilataj produktoj estis trovitaj en la retbutiko eBay. La sukceso de Labubu rezultis en kresko je 160% en la vendoj de Pop Mart kompare kun la pasinta jaro, kun vendokresko eksterlande superanta 470%.
Labubu是泡泡玛特最新的爆款。它在中国和其他国家消费者中广受欢迎,在社交媒体上也引发巨大反响。开盲盒视频在两周内获得超400万次播放,电商平台eBay上更涌现出超1.1万件相关商品。Labubu成功推动泡泡玛特销售额较去年增长160%,其中海外销售增幅更高达470%。
Kun produktoj vendataj en preskaŭ 100 landoj kaj regionoj kaj granda nombro da ŝatantoj, inkluzive de famuloj kiel Rihanna kaj David Beckam, Pop Mart fariĝs marko de ĉina milda povo en la 21-a jarcento, kontribuante por kreskigi la rolon de Ĉinio en la internacia merkato de kulturaj produktoj.
泡泡玛特已成为21世纪中国软实力的代表品牌,为推动中国在国际文化产品市场中的地位提升作出了贡献。
作者:拉斐尔
更新时间:2025-07-18
本站资料均由网友自行发布提供,仅用于学习交流。如有版权问题,请与我联系,QQ:4156828
© CopyRight 2020-=date("Y",time());?> All Rights Reserved. Powered By 71396.com 闽ICP备11008920号
闽公网安备35020302034903号